Transilien N

Lokomotivo "BB 27300" kun veturilo "VB 2N", inter Coignières kaj Les Essarts-le-Roi en marto 2011

Lokomotivo "BB 27300" kun veturilo "VB 2N", inter Coignières kaj Les Essarts-le-Roi en marto 2011
Superrigardo
Numero de linio
Sistemo Transilien
Paso de fervojo
Map
Trafikado
Trafikanto SNCF
Historio
Malfermo 2004
Teknikaj trajtoj
Longo 117 km
Ŝpuro 1435 mm (Normala ŝpuro)
Stacioj de la fervojlinio
35 stacioj
vdr

La linio Transilien N, plej ofte simple nomita Linio N, estas linio de suburba trajno kiu priservas okcidentan Francilion. Ĝi ligas la stacidomon de Parizo-Montparnasse al Mantes-la-Jolie, Dreux kaj Rambouillet.

Kreita en 2004, la linio N estas 117 kilometrojn longa. Ekspluatita de SNCF, ĝi hodiaŭ transportas averaĝe po 117 000 vojaĝantojn ĉiutage semajne[1].

Tial ke preskaŭ la tuto de la linio situas en Francilio, ĝi dependas de Sindikato de transportoj de Francilio (IDF Mobilités) sed la fino de la branĉo al Dreux situas ekster la regiono, en Eure-et-Loir, en regiono Centro-Valo de Luaro, por stacidomoj situantaj trans la stacidomo de Houdan. Pro tio, koncernaj stacidomoj ankaŭ troviĝas ekster tarifa zono de Navigo-karto.

  1. Transilien - La ligne N en chiffres Arkivigite je 2012-01-21 per la retarkivo Wayback Machine.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy